Esperanta Civito

CDELI urĝe bezonas novan arkiviston


De post la definitiva retiriĝo de Claude Gacond, kun formala adiaŭa kunveno 19 novembro 2022, CDELI ne plu havas arkiviston. Tiun ĉi profesian postenon devus okupi persono kun katalogista kapablo kaj planlingvistika kompetento, aldone loĝanta en Ĉaŭdefono.

Ĉu tia persono ekzistas? Eble jes, sed ne je la samaj kondiĉoj de sensalajra volontulo, kiel s-ro Gacond. Ĉu CDELI povus salajri tian profesiulon, almenaŭ duontempe? Probable ne.

CDELI ne havas juran personecon; ĝi estas specifa fako de la urba biblioteko, el kies buĝeto tamen ne venas financado. Tiucele antaŭ kelkaj jaroj estis fondita la societo "Amikaro de CDELI", sed ĝiaj rimedoj (nur el kotizoj kaj donacoj) ŝajnas tro limigitaj.

Ĉu la Esperanta Civito povus helpi al CDELI? Pro sia konstanta interesiĝo pri bibliotekoj kaj arkivoj en Esperantio, certe la konsorcio povus helpi, des pli ke en la sidejo de CDELI estis lanĉita la Pakto, 10 aŭgusto 1998. Ekzemple la Esperanto-Domo de KCE povus disponigi loĝejon al la nova arkivisto, se li havus la esperantan civitanecon kaj venus de alia svisa kantono aŭ lando de Eŭropa Unio. KCE mem en 2000 subtenis la urban bibliotekon per pli ol sep mil svisaj frankoj, favore al ĝi rezignante pri granda parto de la bonhavo restinta el fondumo Gastejo Edmond Privat post ties likvidiĝo.

[HeKo 805 7-C, 4 feb 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0582 s s