Esperanta Civito

Ekis la 99a jaro de "Heroldo de Esperanto"


La jarkolekto de "Heroldo de Esperanto" ekis per la januara numero, en kies unua paĝo la ĉefartikolo raportas pri korupto en la EU-Parlamento, lige interalie al la ĵusa monda futbalturniro, la unua kiu utiligis ankaŭ nian lingvon: la frunta artikolo rakontas pri la evoluo de la lingva hierarkio, kie ĉi-kaze la rusa perdis sian postenon, ŝajne favore al esperanto.

La ŝultra artikolo okupiĝas pri la kvanta (kaj foje eĉ kvalita) fiasko de la telematikaj surogatoj de la internaciaj esperanto-aranĝoj: "Ĉu ree kongresi virtuale? Ne, dankon!", diras la titolo; tamen la debato ne estas finita, nur komencita.

La itala kantistino Chiara Raggi gajnis la unuan premion en eŭropa konkuro pri kanzonoj en minoraj lingvoj, per teksto en esperanto. Bone, ke oni agnoskas la nian lingvo de alternativa komunikado, anstataŭ revi pri la Fina Venko; kion plian instruas tiu sukceso?, klarigas la funda artikolo.

Aliaj interesaj artikoloj en la ceteraj paĝoj de ĉi tiu grava informa gazeto, jam en sia 99a jarkolekto. Posedas kaj administras Kultura Centro Esperantista, ĉe kiu eblas peti provekzempleron.

[HeKo 806 2-B, 14 feb 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0526 s s