Esperanta Civito

Investi en Burundio? Jes, sed atenteme


Tre interesa prelego de c-ano Janvier Ndericimpaye pri la ekonomiaj perspektivoj de Burundio, okaze de la lasta tago en la staĝo por la selektado de stabanoj por la Esperanta Civito en Afriko. Lia prelego estos legebla en "Heroldo de Esperanto" n-ro 2341, baldaŭ dissendota al la tuta civitanaro rete kuplita en la nigra kontinento, kiel kutima donaco de Afrika Esperanto-Instituto, partnero de Kultura Centro Esperantista.

Samtempe kun lia prelego, kiu emfazis la bezonon de subvenciado el Eŭropa Unio, pro historia hazardo la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj sin esprimis por la kvara fojo kontraŭ Rusio pro la milito en Ukrajno, je tre vasta plejmulto (nur sep apogis Moskvon, kaj tridek du sin detenis), tamen daŭre evitante la decidon sendi pacgardan taĉmenton por haltigi la konflikton.

Ankaŭ sur la strategio de Eŭropa Unio rilate al Burundio pezas la voĉoj esprimitaj en la Vitra Palaco pri la milito en Ukrajno. Bujumburo sindetenis en ĉiuj balotoj (kiuj kondamnis Rusion per granda plejmulto), ankoraŭ nun. Per tio, la pozicio de Burundio ĉe UN ŝajnas simila al tiu de Popola Ĉinio, kvankam kun Pekino ne ekzistas eminente bonaj rilatoj. Sed Rusio kaj Ĉinio vetois kontraŭ armea interveno en Burundion, okaze de la plej akra krizo dum la antaŭa jardeko.

Inter la afrikaj landoj, favore al Rusio sin esprimis Eritreo kaj Malio, dum Gabono (membro de la Sekureca Konsilio), pli frue kun Okcidento, laste sin detenis, same kiel Sud-Afriko, Angolo, Centrafrika Respubliko, Kongolando, Etiopio, Gvineo, Mozambiko, Namibio, Sudano, Togolando, Ugando, Zimbabvo kaj Burundio; Kamerunio, Senegalio kaj Tanzanio ne partoprenis en la baloto. Apud la tanganika areo nur Ruando kaj Zambio subtenis Okcidenton.

[HeKo 806 8-E, 27 feb 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1608 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0565 s s 
  Total: 0.2173 s s