Esperanta Civito

Mauriac Nunda plia redakciano de "Heroldo"


Rapida kariero por c-ano Mauriac Nunda, kiu pro sia diligenteco kaj asidueco ĉe la staĝoj de Afrika Esperanto-Instituto atingis la postenon de redaktoro de la Afrika rubriko en "Heroldo de Esperanto": la ĵus finredaktita afrika numero de HdE parte rezultas de lia kontribuo.

C-ano Nunda okupiĝos ankaŭ pri la Facebook-paĝo de AEI, kiun iniciatis c-ano Merci Kwimbe kaj kiu bezonas konstantan responsulon. "Mi opinias ke la afrika civitanaro bezonas informiĝi pri la evoluo de la diversaj iniciatoj kaj projektoj" deklaras c-ano Nunda, kies ambicio estas fariĝi publicisto kaj verkisto.

Li do estas unu el la novaj stabanoj forĝitaj de la ĵusa staĝo gvidita de sen. Giorgio Silfer en la Tanganika Esperanto-Domo.

[HeKo 807 3-B, 6 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0733 s s 
  Total: 0.0855 s s