Esperanta Civito

Afrika kandidateco falas post uranismaj protestoj


Ĉu la protestoj fare de uranistoj kontraŭ kongresoj en afrikaj landoj  kondukis al unua viktimo? La landa sekcio de TEJO en Burundio ĵus rezignis pri sia propono organizi IJK-on en 2024.

"Saluton, karaj. JEBUO retiris sian kandidatiĝon kaj subtenas ideon okazigi IJK-on en Tanzanio." Tiel kvazaŭ telegrafe Gilbert Niyukuri al la Komitato de TEJO.

"Unuflanke ni havas la eblecon de alia IJK en Eŭropo, kiu sumiĝas al preskaŭ 70 IJK-oj, pli ol ĉiuj aliaj kontinentoj kunigitaj kaj multobligitaj, kio pruvus teruran, eŭro[p]centran tendencon de TEJO. Aliflanke, tenante la IJK en lando kiu ne havas respekton al GLAT-Rajtoj kaj povus endanĝerigi niajn samideanojn kiuj apartenas al la komunumo. Estas terura situacio, kiun mi profunde esperas, ke ne plu okazos", agnoskas brazila TEJO-komitatano.

Ŝajnas ke nek ekstereŭropistoj nek samseksemuloj konscias ke la grandega nombro da IJK-oj en Eŭropo dependas de du nemodifeblaj faktoroj: a) Eŭropo estas la historia lulilo de Esperantio, kie troviĝas laborfortoj en kvanto multe pli granda ol en aliaj kontinentoj; b) subvencioj por TEJO-aranĝoj venas nur de eŭropaj institucioj (EU kaj KdE) -- ekster Eŭropo komplete mankas tiaj kanaloj.

[HeKo 807 8-A, 11 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0672 s s 
  Total: 0.0801 s s