Esperanta Civito

Des pli komplika la situacio pri IJK 2024


La protestoj de la uranistoj, gvidataj de la eksa roterdama direktoro Osmo Buller kaj referencaj al la retgazeto "Libera Folio" (la plej opozicia kontraŭ UEA), ne estas plu la sola obstaklo kontraŭ la elekto de afrika urbo por gastigi la TEJO-kongreson en 2024. Cetere, la faka asocio Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj ankoraŭ ne decidis eksiĝi el la Universala, kio estus kohera kaj respektinda decido post tiom da neglektata protestado; eble ĉar ankaŭ unu el la UEA-vicprezidantoj estas uranisto -- la afero ŝajnas vere tre plektita.

La plia obstaklo estas la kondiĉo diktita de la Kongresa Fako el Bratislavo (supozeble kun la konsento de la Estraro el Roterdamo): IJK devus okazi dum la sama semajno de UK. Tiu samtempeco signifas redimensiigon de la strategia sendependeco de la Junulara, kies kongreso jam ĉi-jare pasteĉas kaj pastiĉas ene de alia internacia kongreso (de la instruistaro). Kiom da TEJO-komitatanoj pretas akcepti tion?

Sondado (tre amatore farita) ĉe la TEJO-komitatanoj mem ŝajnas indiki grandan heziton inter Tanzanio kaj Litovio. Se Afriko malgajnus, kulpus ankaŭ afrikanoj, precipe la burundia landa sekcio de TEJO, kiu tro rapide retiriĝis favore al Tanzanio. Krome afrikanoj des pli nervozigis la uranistojn, per diversaj intervenoj kvazaŭ defende al homofobiaj leĝoj en afrikaj landoj.

Konkludo: akuzoj kontraŭ UEA/TEJO kaj afrikanoj pro malrespekto pri homaj rajtoj (kvankam libera seksa orientiĝo ne estas unu el la tridek rajtoj en la Universala Deklaracio de 1948, ĝis nun).

[HeKo 808 1-A, 14 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0569 s s