Esperanta Civito

En Budapeŝto la 6a ateliero pri proza kreivo


La orienta legacio de la Esperanta Civito gastigos la sesan Atelieron pri proza kreivo, kunlabore kun Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado. La ateliero daŭros kvin tagojn: 23-27 majo 2023, kun kolektiva trejnado matene kaj individua ekzercado posttagmeze aŭ vespere, laŭplaĉe. Certe okazos ankaŭ distra programo, kaj la partoprenontinoj (eventuale akompanate de edzo aŭ partnero) povos restadi pli longe ĉe la perlo de la Danubo, por ĝui kulturon, gastronomion, naturamikecon.

Kvankam rezervita al virinoj, la ateliero estos gvidata de viro, jam la sesan fojon: FEM estas tre kontenta pro la sindediĉo de sia membro kaj trejnisto, c-ano Giorgio Silfer. Li enfokusigos la atelieron je publicistiko: "Kiu kapablas redakti pri la realo, tiu des pli kapablas verki pri fikcio", opinias la trejnisto.

La novelaro "Vizaĝoj" (2010) enhavas kontribuojn el sep virinoj: ili ĉiuj (krom unu) kunlaboradas kun la revuo "Literatura Foiro", kaj almenaŭ du el ili perfektiĝis danke al la atelieroj de FEM. LF-koop planas la eldonon libroforme de ĉiuj prozaĵoj verkitaj de c-ino Etel Zavadlav. Por aliĝi (senpage se oni havas la esperantan civitanecon): hu_legacio ĉe esperantio.net

[HeKo 808 2-B, 15 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0597 s s