Esperanta Civito

Ora BEL-jubileo kun nigra belgrajno


"La 19a de marto 2023 markas la 50an datrevenon de la fondo de Bahaa Esperanto-Ligo. La starigon de BEL iniciatis grupeto de bahaanoj kolektiĝintaj ĉe la UK 1972 en Portland, Usono. Ili submetis tiucelan proponon al la Universala Domo de Justeco, la supera internacia gvidorgano de la Bahaa Kredo, kiu en marto 1973 donis sian oficialan aprobon."

Tiele tekstas la komenco de gazetara komuniko dissendita de Bahaa Esperanto-Ligo ĉi-monate. En tiu alineo kondensiĝas la tuta historio de la asocio. Tamen tioma koncizo povas lezi la historian veron.

BEL ne ekestis en Usono, sed en Brazilo; kaj ne pro iniciato dum UK, sed pro la persona engaĝo de Paulo Amorim Cardoso (1920[<1954]-2012), universitata profesoro en Fortalezo. Tre aktiva esperantisto, li konvertiĝis al bahaismo kaj fondis la Ligon submetante ĝian aprobon unuavice al la Nacia Spirita Asembleo de Brazilo. Sian "benon" la Asembleo ne donis tuj, pro kurioza incidento: oni volis klarigon pri la vorto "bahaa" anstataŭ "baha'i", kiel en la ceteraj lingvoj.

Kronologie: en julio 1971 (tutan jaron antaŭ ol UK en Portlando) prof. Cardoso cirkuleris (kiel sekretario de la bahaa komunumo en Fortalezo) al dek ok personoj sian intencon fondi Bahaan Internacian Esperanto-Asocion, eĉ aldonante skizon de statuto. Krome li lanĉis la informilon "Komuna Bahaa Letero" kaj redaktis ĝin, vigle korespondadis kun pli ol cento da esperantistoj bahaanoj (inter ili Afermano Adalbert Mueschlegel kaj prof. Alessandro Bausani), eĉ produktis legitimilojn.

La aprobo de la Universala Domo de Justeco el Hajfo venis efektive en marto 1973: la entuziasma apogo de la Afermano estis decida faktoro. Kio okazis poste? Paulo Amorim Cardoso, unua sekretario de BEL, ankoraŭ en la 1970aj rezignis pri la bahaa kredo, kaj simple malaperis. Eĉ lia paĝo en Vikipedio silentas pri tiu grava epizodo en lia vivo.

Legu pli en "Homarane" n-ro 2 (ĉefredaktoro Bertil Nilsson): "De la Tabuleto de Iŝrakat ĝis la nuntempa bahaa esperantismo", de Giorgio Silfer.

[HeKo 808 3-A, 16 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0570 s s