Esperanta Civito

La Kapitulo kontenta pro la efervesko de la paktintoj


La Kapitulo kunsidis telematike hieraŭ, ĉeeste de la Senataj grupestrinoj. Senkulpiĝis la Konsulo, ankoraŭ konvaleska; en lia tagordero estis informo pri la geopolitika situacio kaj la evoluo de Esperantio.

Resume: UN aprobis lastmonate kvaran rezolucion kontraŭ la invado de Rusio al Ukrajno, daŭre kun la sama skemo: ses amikoj de Rusio, trideko da sindetenoj kaj pli ol ol 140 kun Okcidento. La pozicioj do solidiĝis: Pekino situas inter Moskvo kaj Vaŝingtono, kaj kun ĝi multaj afrikaj landoj (inkluzive de Burundio); Eŭropa Unio sekvas la anglalingvajn potencojn, kaj tio favoris reproksimiĝon de Londono kaj Bruselo. UN daŭre rezignas pri efika rolo, ne sendante blukaskulojn al Ukrajno inter la du militantoj, male ol ĝi faris por Afriko kaj (parte) eksa Jugoslavio.

En la malnova Esperantio ardas polemiko (nutrata de uranistoj) pri UK kaj IJK en Afriko. Verŝajne TEJO elektos Litovion, des pli ke ĝia financa situacio estas ligita al tre fragila fadeno, pro la esperanta subvencio de EU-instancoj. UEA pli kaj pli sinkas, preskaŭ nenio plu funkcias bone, inkluzive de la financa servo

Vigla kaj optimisma pritrakto de la situacio ene de la Civita konsorcio, kies membroj pli kaj pli aktivas. Sen. Manuela Blanco pozitive raportis pri siaj spertoj en Afriko, precipe la formiĝo kaj firmiĝo de stabanoj en Burundio. En Eŭropo KCE, ENa, STELO, PEN estas engaĝitaj en granda kongresa sezono, kun gravaj aranĝoj precipe en Svislando kaj Hispanio.

En la eksteraj rilatoj rimarkinda estas la sukceso ĉe Konsilio de Eŭropo, kie nia delegacio (Bellotti kaj Silfer) pli kaj pli valorigas la rolon kaj uzon de esperanto. Grava estas ankaŭ la apogo de niaj informaj kaj kulturaj periodaĵoj: la revuo "Literatura Foiro", pli kaj pli ekspansianta; la gazeto "Heroldo de Esperanto"; la retagentejo "Heroldo Komunikas - HeKo". Emfazinda la eksperimenta testo de Esplora Instituto de Esperantologio, fine de januaro, precipe danke al c-ano Alessio Giordano.

[HeKo 808 4-C, 17 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0703 s s 
  Total: 0.0850 s s