Esperanta Civito

Interpelacio pri la sinteno de la Civito al UK en Afriko


Petante ne diskonigi sian nomon, afrika delegito ĉe la Forumo interpelacias la Kapitulon, ĉu la Esperanta Civito iros al la Universala Kongreso en Tanzanio. Respondas la vickonsulo pri financaj aferoj, sen. Giorgio Silfer.

"Principe la Esperanta Civito 'iras' al neniu kongreso de neregistara organizo, sed nur al kunvenoj de subjektoj de internacia juro, ekz. Konsilio de Eŭropo, aŭ strebantaj al tia jura statuso, kiel lingvaj minoritatoj aŭ la Organizo de Nereprezentataj Popoloj. En kazo de formala invito saluti kongreson de UEA aŭ de TEJO (neniam tia invito okazis), la Konsulo decidas, laŭ rezolucio aprobita de la Senato."

"Paktinta establo rajtas decidi mem ĉu partopreni en konferenco de internacia neregistara organizo, eventuale pro komisio de la Esperanta Civito: ekzemple Kultura Centro Esperantista konstante partoprenas en la aranĝoj de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Jure, KCE egalas al UEA, dum la Civito estas jure tute alia subjekto. Konsekvence la redakcio de 'Heroldo de Esperanto', aliĝinta al la Pakto, probable sendos korespondanton al Tanzanio por raporti pri la kongreso(j)."

"Persone mi neniam estis membro de UEA (krom la devigo kaze de TEJO-aneco, 1969-1980), ĉar tiu Asocio havas tro da politikaj skeletoj en sia ŝranko: la elekto de nazio anstataŭ la svisa amiko de Gandhi al la estraro, en 1934; la kongresa malaprobo de rezolucio kontraŭ naziismo, proponita de Ivo Lapenna en 1947; la alta protektado de ĉefgeneralo Francisco Franco al UK en 1968; la sinteno okaze de la polaj eventoj ĉirkaŭ UK en 1985-1987; la pekinisma linio rilate al la milito en Ukrajno. Mi ne konas la tanzaniajn leĝojn kontraŭ uranistoj, do mi ne decidis jam, ĉu aldoni plian skeleton: ja la leĝoj varias de reĝimo al reĝimo, ekzemple "rozaj trianguloj" povis esti nur viroj -- en la Tria Regno safismo ne estis delikto."

[HeKo 808 4-C, 19 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0585 s s