Esperanta Civito

Lex Adiutoria: amendota pri intereskonfliktoj


La Konsulo de la Esperanta Civito anoncis hodiaŭ leĝoproponon subskribitan unuavice de sen. Anna Bartek (Blanka grupo). Temas pri aldona amendo al Lex Adiutoria (pri la Civita stabo). Aprobante tiun leĝon en oktobro 2022, la Senato ne okupiĝis pri eventualaj intereskonfliktoj en la Esperanta Civito. Dum la staĝo por stabanoj en Bujumburo, februare 2023, okazis debato pri la temo. El tiu debato rezultis sugestoj por ĉi tiu propono de aldona amendo (ĉapitro III).

La proponata artikolo 12 simple klarigas la aplikon de la artikolo 5, paragrafo 1 de la Konstitucio. Per tio estas malpermesate al niaj stabanoj aliĝi al partio kun rasisma ideologio, ekzemple novnazia. Tia malpermeso ne ekzistas en multaj statutoj: ekzemple membro de la Hitlera partio en 1934 estis elektita kiel vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (la sama Komitato ne reelektis Edmondon Privat, apostolon de pacifismo, amikon de Gandhi!).

En la proponata artikolo 12 la dua paragrafo memorigas ke la Homaj Rajtoj, laŭ la Universala Deklaracio de 1948, estas tridek. Inter ili oni trovas la liberecon el ĉiu restrikto pro religio, lingvo, etno, raso, sekso ktp, sed mankas la seksa orientiĝo. Analoge, la rajto pri libera geedzeco fiksas ke la geedzeco devas konsisti el personoj de malsama sekso, ekskludante samseksajn parojn kaj inkludante poligamion (preskaŭ ĉiam poliginion, ne poliandrion). Ankaŭ aliaj praktikoj rilataj al sekso (ekzemple abortigo) ne situas inter la tridek rajtoj. Kompreneble ekzistas mobilizo por modifi la Deklaracion, sed ĝis nun mankas la necesa kvorumo okaze de voĉdono ĉe la instanco kiu rajtas modifi ĝin (la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj). Ni supozas ke parto de la Senato (la Verda grupo) subtenus la modifojn al la Deklaracio, dum alia (la Blanka grupo) sentus sin pli proksima al la juro en pluraj afrikaj landoj. Ĉiukaze, niaj normoj devas kongrui kun la nuna teksto de la Deklaracio, sendepende de estanta debato.

La proponata artikolo 13, paragrafo 2, fiksas normojn por eviti intereskonfliktojn ene de la ekzekutiva kaj la leĝodona povoj. La justica povo ne estas envolvita ĉar, se kortumano prezidus establon koncernatan de arbitracio, aŭtomate li cedus sian lokon al vickortumano en la proceso. Kaj la posta paragrafo larĝigas tiun restrikton (en pli milda maniero) ankaŭ al la tuta Civita stabo.

Se neniu senatano kontestos la anonceblon de la leĝopropono, post dek tagoj ekos la Senatokonsulto.

[HeKo 809 1-C, 30 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0606 s s