Esperanta Civito

Giordano vickonsulo pri informado, Silfer nova Vickonsulo


Pro grava malsano la 26an de marto 2023 sen. Julio Herrero demisiis kiel Vickonsulo kaj kiel senatano. Liaj specifaj delegoj estis delonge atribuitaj al aliaj membroj de la Kapitulo.

Laŭ la art. 20.4 de la Konstitucio la nova Vickonsulo estas la kandidato de la Verda Listo kiu ricevis plej multe da voĉoj okaze de la lastaj elektoj al la Senato, nome sen. Giorgio Silfer. Konsekvence kiel Unua Vickonsulo li anstataŭas la Konsulon, sen. Riichi Karibe, dum la daŭro de lia konvalesko.

Laŭ la art. 5.1 de la Senata reglamento, "Se senatano perdas sian postenon (pro kumulo, morto, demisio aŭ analoga kaŭzo), lin anstataŭas aŭtomate la unua el la neelektitoj de lia kandidatlisto." Konsekvence, kiel unua el la neelektitoj la postenon de la demisiinta Herrero en la Senato okupas c-ano Bernard Henry.

La Konsulo retenas nur la konstitucian rolon, kaj forlasas siajn du specifajn delegojn, pri eksteraj rilatoj kaj pri informado. La eksteraj rilatoj estas atribuitaj al la Unua Vickonsulo (kiu konservas la ĝisnunan delegon pri financoj), la informado estas atribuita al c-ano Alessio Giordano. La novaj oficoj validas ekde la 31a de marto 2023. La Kapitulo restas sespersona (tri viroj kaj tr virinoj): Karibe, Silfer, Blanco, Conde Rey, Kirova, Giordano.

[HeKo 809 2-C, 31 mar 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0960 s s 
  Total: 0.1100 s s