Esperanta Civito

La skizofrenia konduto de UN


Ĉiumonate la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ŝanĝas prezidanton, laŭ rotacio de la dek kvin membroj, el kiuj kvin estas konstantaj. Se aritmetiko ne estas opinio, sed ekzakta scienco, la membro M prezidanta en februaro 2022 devus reprezidi en majo 2023. Male, Rusio prezidis en februaro 2022 (kiam ĝi invadis Ukrajnon, kiel konfirmas la UN-rezolucioj) kaj reprezidas en aprilo 2023...

Sed aritmetiko ne estas la sola doloro en la novjorka notarlisto. Ekzistas noto ankaŭ pri konduto, kun la risko esti sendita al somerfina ripara ekzamensesio pri ĉiu studobjekto, kaj eĉ forpelo el ĉiu lernejo de la regno.

Estas vere ke en Usono oni pafas lerneje al infanoj kaj instruistinoj, riskante malpli ol senarmita nigrulo dum polica esploro; sed la Vitra Palaco ne estas usona teritorio, laŭ diplomatia normo. Tial, se la celo de la Sekureca Konsilio estas "la responsabilite' principale du maintien de la paix et de la securite' internationale", la atribuo de ĝia prezido al Rusio analogas al la atribuo de la prezido de kontraŭrasisma UN-komitato al la iama rasisma Sud-Afriko.

Post la agreso al Abisenio (kun uzo de malpermesataj gasoj) Ligo de Nacioj unuanime sankciis la Italion de Mussolini en 1935; post la agreso al Finnlando en 1939 Ligo de Nacioj eksigis la Rusion de Stalin; post la agreso al Ukrajno fare de la Rusio de Putin, Unuiĝintaj Nacioj konfidas al ĝi la prezidon de la instanco kies "ĉefa respondeco estas gardi la pacon kaj la internacian sekurecon". Eĉ temas pri la sama persono kiu prezidis en 2022!

Multaj eŭropanoj asertas ke UN estas skizofrenia organizo, kaj certe malpli serioza ol Ligo de Nacioj (kiu tamen bankrotis politike: legu kial, en la bonega verko de Edmond Privat "Federala sperto"). Tia estas ilia opinio, kaj ni ne havas argumentojn por dementi ilin; ni nur ĝojas ke la Esperanta Civito neniam imitas la lakeadon de la malnova Esperantio ĉe UN kaj Unesko.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 809 7-E, 5 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0566 s s