Esperanta Civito

Timoj pro bankroto en la sveda Esperantio


Kiel multaj aliaj klientoj en Svedio Esperanto-Garden pagis tro multe por la lastatempa multekosta elektro. La nova registaro promesis repagi grandan parton, tamen en malprofesia maniero fuŝas kaj atendigas tro longe la klientojn. Tial ekzistas la konkreta timo, ke iu kreditanto estos pli rapida ol la ŝtato kaj postulos tujan bankrotigon de Esperanto-Garden. Nur al la surloka prizorganto la kooperativo jam ŝuldas persone pli ol dek sep mil eŭrojn.

Ŝajnas ke necesas ĉirkaŭ du mil eŭroj por estingi la akutan krizon, kaj pliaj mil garantii Esperanto-Garden ĝis la fino de la nuna jaro. Ŝajnas ankaŭ ke la resursoj de la sveda esperantistaro (nome ilia intereso por vivteni la projekton) ne sufiĉas por relanĉi la Greziljonon de Skandinavio.

La Esperanta Civito ĉiam sekvas kun intereso, sed ankaŭ kun prudento, la evoluon de niaj Esperanto-Domoj. Leŝoforso havas sian estraron kaj siajn responsulojn. La Civita banko konsideros eventualan helpon nur se venos de ili rektan, oficialan peton.

[HeKo 809 8-B, 7 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1338 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.1771 s s