Esperanta Civito

TEJO ne kongresos reale en 2024


Tial ke la suba informo aperis en la oficiala retejo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sen subskribo la 1an de aprilo, ni hezitis pri ĝia seriozeco. Sed ĉar serioza TEJO-komitatano aplaŭdis kaj serioza retbulteno relanĉis la informon, estus jam tro da dupitoj por supozi la organizon mem dopita... Do ni publikigas en Paska Lundo (laŭ mezeŭropa, precipe pola, sekve ankaŭ esperanta tradicio).

"Post longa procedo, kun tri kandidatiĝoj, unu retiriĝo kaj multaj diskutoj, ni ĝojas nun anonci al vi, kie okazos la 80a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Vere malfacilis elekti inter Litovio kaj Tanzanio, ĉar ambaŭ prezentis taŭgan kongresejon kun unikaj avantaĝoj; en Aruŝo en Tanzanio eblus kongresi en neniam antaŭe vizitita regiono, kunlabori kun UEA, kaj vidi nekredeblan naturon; aliflanke en Ŝventojo eblus esti geja. Tial ni tre fieras, ke ni sukcesis trovi kompromison, kiu donas la avantaĝojn de ambaŭ eblecoj."

"La rezulto do estas, ke IJK 2024 okazos denove en la reto. Ni ja konsideris kongresi kelkajn tagojn en Litovio, kaj kelkajn en Tanzanio, aŭ matene en Aruŝo kaj vespere en Ŝventojo ĉiutage, sed tio ne evidentiĝis plej praktika. Aliflanke per reta IJK, kiu okazos samtempe kun la UK, kongresanoj povos mem elekti, ĉu ili vojaĝos al Aruŝo por partopreni ambaŭ kongresojn samtempe."

La konkludo estas, ke jam la duan jaron sinsekve TEJO ne kapablas fari tute sola realan kongreson. Junaj esperantistoj devas aliĝi al UEA kaj UK por malkovri la ekziston de TEJO kaj sin mem TEJO-anoj. Tendro anstataŭ lokomotivo: la pretendata sendependeco kaŝas sin (en... truo?).

[HeKo 810 1-A, 10 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1659 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.2100 s s