Esperanta Civito

Dekkvara de Aprilo: pioniroj ni, pioniroj ili


La 14a de aprilo 2023 (honore al la morto de Zamenhof, Tago de Ĉiuj Pioniroj kaj festotago laŭ la Konstitucio de la Esperanta Civito) meritas rememoron pri esperantanoj kiuj ĝuste en alia 14a de aprilo (1895) inaŭguris tutan movadon: la naturamikan. Tiam sesdeko da migrantoj rendevuis ĉe la Suda Stacidomo en Vieno: ili estis ĉiuj lokaj socialdemokratoj.

Estis Paska dimanĉo, kaj tiuj laikoj entreprenis ekskurson ekde Moedling tra la ravino, trans la "Larĝa Pino" kaj la "Vila Tilio" al la monto Anninger. De tie ili iris al Gaaden, kie okazis la tagmeza paŭzo, kaj fine tra Hinterbruehl, kun gajaj kaj seriozaj laboristaj kantoj, returne al la stacidomo de Moedling. Neniu virino partoprenis.

La Naŭdek-kvina estis iom klimaksa jaro: multo ekestis aŭ transformiĝis en Eŭropo. Fondiĝis politikaj partioj (ekzemple en Italio la respublikana, paralele kaj kontraste al la socialista, jam trijaraĝa), ĉesis gazetoj (ekzemple "[La] Esperantisto"). La naturamikoj mem organiziĝis per fonda asembleo en Vieno la 16an de septembro.

La naturamikara kroniko paralelas al la kadenco de nia lingvo: en 1905, koincide kun la "Fundamento de Esperanto", naskiĝis la unua naturamika klubo ekster Aŭstrio, fakte en Zuriko -- la kvardeka ĝis tiam. Vidu la hazardon, kiam la Internacia iĝis Universala Kongreso (1910, en Usono) fondiĝis la naturamika grupo en Nov-Jorko, unua en Ameriko.

Kaj la konsideroj de d-ro Heinz Fischer (filo de paro lerninta esperanton en kurso gvidita de Franz Jonas!) taŭgus kaj por la Naturamikaro kaj por la esperantistaro (ne nur SAT): "La ideo perdis nenion de sia ĝusteco. Sed la socio esence ŝanĝiĝis, precipe ĝi estas hodiaŭ multe pli diserigita. Unueca laborista klaso kun unuecaj socialaj kaj sociaj cirkonstancoj kaj relative unuecaj problemoj en ĉi tiu formo ne plu ekzistas. Tial ankaŭ la situacio por la tradiciaj organizaĵoj de la laborista klaso, sed ankaŭ por reprezentantoj de aliaj politikaj tendencoj hodiaŭ estas pli malfacila. La forto de la laborista movado havis unu el siaj fontoj en la simila intereso-sfero de la tuta laboristaro. La hodiaŭa socio multe pli malfacile trovas unuecajn poziciojn."

(Legu pli en "Heroldo de Esperanto" 2344, majo 2023)

[HeKo 810 3-C, 14 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0548 s s