Esperanta Civito

La burundia Prezidento renkontis la Konsulon

Merkredon la 9an de januaro la Prezidento de la Burundia Respubliko, s-ro Pierre Nkurunziza, ricevis la Konsulon de la Esperanta Civito, c-anon Giorgio Silfer, en oficiala aŭdienco ĉe sia rezidejo en Ngozi. La Konsulon akompanis la prezidanto de SIPU, c-ano Frederiko Nimubuna, kaj la direktoro de Afrika Esperanto-Instituto, c-ano Marteno Mbazumutima.

En Burundio, demokratia prezidenta respubliko, la ŝtatestro estas ankaŭ la gvidanto de la registaro: interese estas, ke el la du vicprezidentoj unu devas esti indikita de la opozicio. La interparolo koncernis precipe la projekton "Ama Horo" (en la runda "amahoro" signifas pacon), aŭ Cité de la Paix -- Civito de la Paco, kiun SIPU intencas realigi en provinco apuda al la Tanganika Lago, eble en la ĉefurbo mem, Buĵumburo. Unu el la eblaj lokoj estas la preskaŭ kvarhektara strukturo de BUNIP, la eta vilaĝo kie situas la ĉefa reprezentejo de UN en Burundio: strukturo konvertebla al vilaĝo de la paco, kiam ĉesos la mandato de UN, ene de unu aŭ du jaroj. La Prezidento de Burundio promesis sian apogon por trovi la terenon, eĉ se temus pri alia.

La televizio intervjuis la Konsulon tuj post la renkonto kun la Prezidento: la intervjuo estis elsendita plurfoje la postan tagon, kun komentario kaj/aŭ traduko en kvar lingvoj: franca, runda, svahila kaj angla. Sendube la vizito ĉe la Prezidento tre pozitive efikis al la prestiĝo de SIPU kaj de ĝia esperanto-fako, AEI. Esperanto estas ankaŭ oficiala lingvo ĉe la Societo Internacia de  la Paco Universala.

Ne estas la unua fojo kiam reprezentanto de la esperanta popolo havas aŭdiencon kun ŝtatestro: la plej unua okazis kun Papo Wojtila, kiam li vizitis Bulgarion en 2002; tiam la papo akceptis la Vickonsulon de la Civito, sen. Ljubomir Trifonĉovski. Tamen ĉi-foje la interparolo estis longa kaj efektiva, kun multaj esperigaj signoj por la afrika Esperantio.

[HeKo 344 7-C, 14 jan 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0563 s s