Esperanta Civito

Jam pretas la junia numero (323) de Literatura Foiro


Dum en aprilo 2023 la publiko finfine ĝuas la oktobran numeron (de 2022!) de alia kultura revuo en esperanto (el Ameriko), en majo la abonantaro frandos jam la junian numeron (de 2023) de "Literatura Foiro", organo de Esperanta PEN-Centro, fondita en 1970 de literatura rondo "La Patrolo", produktata en Eŭropo. La buntecon de ĉi tiu numero (323, en la 53a jaro senpaŭze) presita kaj dissendata karakterizas, krom la specife beletra flanko, ankaŭ muziko, bibliotekologio, kulturpolitiko, lingvistiko kaj literaturkritiko.

Daŭras la serio pri la kontribuo de la kongresoj al la esperanta kulturo, zorge de Giorgio Silfer, kiu ĉi-foje eseas profunde pri la Internaciaj Junularaj Kongresoj (kaj Kunvenoj) de TJO kaj TEJO. En la pasintaj numeroj la aŭtoro analizis la kontribuojn respektive de la Universala kaj de la SAT- Kongresoj.

Aperas en sia tria parto la brila interveno de Ruben Fernandez Asensio dum la oka Lingva Kolokvo de KCE, en 2022, pri bibliotekoj kaj arĥivoj. Carlo Minnaja literaturscience surpaperigas siajn memorojn pri Edwin de Kock (1930[1955]-2022), dum Istvan Szabolcs informas la legantojn pri nova traduko en la maltan, fare de esperantisto Carmel Mallia, de "La tragedio de l' homo", originale verkita en la hungara de Imre Madach, kaj tradukita al esperanto de Kolomano Kalocsay en 1924.

Poezie uverturas Etel Zavadlav, lirikas Nahum M. Korĵavin -- per la tradukoj de Mikaelo Bronŝtejn el la rusa --, interludas Paulo S. Viana, Wally du Temple kaj Elena Popova. Riichi Karibe, Konsulo de la Esperanta Civito, bondeziras la legantaron per mesaĝo okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto por la Esperanta Civito (10 aŭgusto 1998).

Pri la Barcelona ĵazo de la jaroj 1973-1977 eseas Juan Garcia del Rio, dum la sepa arto estas reprezentita de recenzo far Renee Triolle pri la filmo "Sole" (Suno), reĝisorita de Claudio Sironi en 2020. Stan Keable raportas pri la eldono de la kvara (kaj lasta) romano de Simon Blumenfeld, "They won't let you live" (Ili ne lasos onin vivi, eldonita 6 decembro 2022), Perla Martinelli portretas la (ne)feminisman sintenon de Gabrielle Sidonie Colette, Nicolino Rossi kontribuas inter realo kaj fantazio per dek originalaj mikronoveloj, dum Julian Modest regalas la legantojn per nova rakonto kaj intervjuo farita de Elena Popova.

Mezvoje inter lingvistiko kaj etnologio situas kontribuo de Viviane Alves Caldas kaj Leonardo Jovelino Almeida de Lima, dediĉita al kandombleo, afrikdevena religio disvastiĝanta en Brazilo. Kaj de Sudameriko al Kaŭkazo kondukas kontribuo de Alessio Giordano, kiu enkondukas pri la lingvo kaj la historio de la vajnakoj. Fermas la numeron samtemaj recenzoj, respektive de Tazio Carlevaro kaj Elia Cavadini, pri "Antologia della Poesia Esperanto" (Antologio de la esperanta poezio), publikigita en 2022 kaj prizorgita de Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi.

La kulturan revuon "Literatura Foiro" ĉefredaktas d-ino Perla Martinelli, asistata de d-ro Alessio Giordano. Ses numeroj jare, po 64 paĝoj, plus eventualaj suplementoj, kontraŭ nur 56,- CHF. Abonebla tra lf-koop ĉe esperantio.net, aŭ ankaŭ tra nia redakcio. Se vi pagas per PayPal (en eŭroj: 56,-) indiku: donaco. Ne plu eblas pagi tra UEA.

[HeKo 810 8-B, 21 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0817 s s 
  Total: 0.0988 s s