Esperanta Civito

Helpi al Esperantio, venki super inflacio


La kreskanta malkonfido en la (investo)bankoj stimulas la malgrandajn ŝparemulojn demandi sin kie deponi sian monon, eventuale por helpi al la esperanta popolo. Kutime esperantistoj metis monon en la kontoservon de la Universala, sed la risko de bankroto profiliĝis jam fine de la 2010aj: kaj scii ke tri milionoj da eŭroj perdiĝis dum du jardekoj certe ne firmigas la reputacion de Roterdamo.

Alia ebleco estas Esperantic Studies Foundation (ESF), precipe por nordamerikanoj. La ĉiama prezidado de prof. d-ro Humphrey Tonkin (jam kvindek kvin jaroj, krom efemera paŭzo kun Mark Fettes, en 2014) povus soni kiel garantio; sed ankaŭ ne, precipe se konsideri ke ESF investas ĉion en valorpaperoj, sen atento pri "olda ekonomio".

Mala kazo tiu de fondumo Pro Esperanto (FPEF), kiu investas preskaŭ nur en nemoveblaĵoj, kaj preskaŭ nur en ekonomie sekura loko, nome Svislando sen Credit Suisse... Limigo por FPEF estas, ke ĝi funkcias ekskluzive en la cirkvito de la Esperanta Civito: ne eblas deponoj de nepaktinta establo aŭ de individuo sen la esperanta civitaneco. Tio dependas de la fakto ke la "Civita banko" esence estas financa societo.

La ĉefa garantio por ĉiuj estas la rezultoj: se vi vidas kion produktas aŭ kiel servas UEA, kiel efikas ESF, kiel progresas la servoj kaj produktoj de la Esperanta Civito -- vi povas komparinte decidi ĉe kiu deponi kaj al kiu testamenti. UEA traktas en eŭroj, ESF en usonaj dolaroj, FPEF en svisaj frankoj.

Ĉi-lasta estas la plej forta valuto: antaŭ malmultaj jaroj, kiu ŝanĝis mil eŭrojn al frankoj tiu ricevis mil ducent, sed ĉar baldaŭ la kurzo iĝis unu je unu, tiu gajnis 20% de sia investo; por ne paroli pri malfortaj valutoj: kiu metis 250.000 forintojn, tiu atingis valoron de 400.000 ene de tre malmultaj jaroj. "Helpi al Esperantio kaj venki super inflancio" povus esti la moto de fondumo Pro Esperanto.

[HeKo 811 2-C, 28 apr 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0592 s s