Esperanta Civito

Asistantoj por mondkongreso ene de mediteranea krozado


Estas anoncite ke la Esperanta PEN-Centro invitis la PEN-mondkongreson 2024, kaj ke la kongreso disvolviĝos sur ŝipo, ene de krozado sur la okcidenta Mediteraneo.

Por ke PEN Internacia akceptu, necesas garantii dekon da asistantoj por la kunvenoj: porti la mikrofonon al la parolontaj delegitoj, disdoni dokumentojn, helpi kongresanojn ĉe alveno/foriro.

Se vi havas inter dek ok kaj tridek kvin jarojn, parolas flue esperanton kaj almenaŭ unu el la oficialaj laborlingvoj (angla, franca, hispana), krome ŝatus krozadi senpage dum la unua semajno de oktobro 2024, bonvolu kandidatiĝi skribante al la kongresa buroo de la Esperanta Civito: kongres ĉe esperantio.net.

Post unua selekto telematika, la kandidatoj estos elektitaj komence de oktobro 2023, okaze de la dua NaturAmika KulturSemajno en Rozoj (Costa Brava), kun veturkostoj garantiitaj.

Havi la esperantan civitanecon estas utila, sed ne nepra atuto. Same utilaj ankaŭ lingvodiplomoj laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR, en Esperantio LTSEC).

[HeKo 811 5-B, 3 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0555 s s