Esperanta Civito

Parlamenta sesio en Svislando, ne en Italio


Konsultinte la Senatajn grupestrojn kaj la Kapitulon, la Vickonsulo "ad acta" modifas la daton kaj lokon de la ĉi-jara Parlamenta sesio, kiu estos kunvokita al Ĉaŭdefono/Loklo por sabato 29 julio 2023, tuj post la fermo de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), anstataŭ apud Torino kvar tagojn poste. Deko da diversaj kialoj klarigas tiun ŝanĝon.

La kvestoro estas aparte je dispono de la tre malmultaj (fakte nur unu) Civitaj parlamentanoj veturontaj al la Universala Kongreso, por klarigi kiel eblas de Ĝenevo facile kaj komforte atingi Torinon samtage, kaj tiel partopreni en la tuta UK.

La tagordoj de la Senato kaj de la Forumo estos baldaŭ afiŝitaj, post la Kapitula kunsido kunvokita je 24 majo 2023 en Budapeŝto.

[HeKo 811 7-C, 8 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0563 s s