Esperanta Civito

Du malfruoj mortigas la konfidon en la Universala


Jam aprobinte la maldungon de preskaŭ ĉiuj oficistoj, atendante la emeritiĝon de lastaj, la Komitato de la Universala aprobis definitive la proponon vendi la pluretaĝan domon en Nieuwe Binnenweg 176, la 12an de marto 2022. Sesdek unu rajtis voĉdoni, sed sep ne partoprenis kaj kvar sin detenis (plejparte ekstereŭropanoj, sed tri eŭropaninoj rimarkindas: Michela Lipari, Claude Nourmont, Margarita Zelve). Tridek sep favoris, dek tri kontraŭis. Opoziciis Osmo Buller, Tuomo Grundstrom, Libuŝe Hyblova, Povilas Jegorovas, Christoph Klawe, Zsofia Korody, Francois Lo Jacomo, Brian Moon, Robert Moerbeek, Ruben Luis Sanchez, Ileana Schroder, Spomenka Ŝtimec, Dietrich M. Weidmann.

Pasis dek kvin monatoj kaj la domo ne estas ankoraŭ vendita. Intertempe la arkivo de UEA estis donacita al la Nacia Biblioteko de Aŭstrio kaj la biblioteko "Hector Hodler" al la Pola Nacia Biblioteko (krom kelkaj inkunabloj por Vieno). La kongresa servo estis adjudikita al privata entrepreno en Slovakio, kiu devus zorgi ankaŭ pri la libroservo, ĝis nun ne translokita. En Roterdamo restos nur financa servo, kiu tamen povus (mis)funkcii telematike ie ajn. La vendota domo estas ankoraŭ komplete malplenigota, certe ne antaŭ la ĉeso de la libroserva funkcio.

La malrapido en la vendo povas esti normala kaj eĉ rekomendinda: aĉetontoj faras proponojn, posedanto komparas ilin kaj fine elektas la por si plej konvenan. Sed la voĉdono pri la vendo okazis sub la influo de du informoj: a) jam ekzistas konvena aĉetanto; b) la vendo absolute necesas por rekapitalizi la Asocion. Evidente tiu aĉetonto vanuis (aŭ ne ekzistis) kaj la rekapitalizo ne okazas.

Danĝera por la Asocio estas la multekosta felietono pri la grandioza retejo, atendata de preskaŭ jardeko. Precipe ĉar post ok jaroj da fiaskoj enplektiĝis ankaŭ la Junulara, kiu riskas resti kun la varmega terpomo en la mano: kio povus malstabiligi la rilatojn inter UEA kaj TEJO. Ĉu en Torino (Universala Kongreso rekorde malmultnombra, por okcidenta Eŭropo) okazos la finkalkulo pri UEA? Eble ne, ĉar preskaŭ ĉiuj grumblantoj en sociaj retoj ne plu membras en la Asocio. Nu, tiaj finvenkistoj emas deklari ke oni alvenas al la fina malvenko, prefere ol agnoski ke raŭmistoj pravas el strategia vidpunkto...

[HeKo 812 4-A, 19 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0531 s s 
  Total: 0.0675 s s