Esperanta Civito

Biblioteko Hodler definitive en Varsovio


"Oficiala transdono de la Biblioteko Hector Hodler de UEA al la Pola Nacia Biblioteko" okazos en Varsovio 29 majo 2023, "por ke ĝi de nun ĝuu profesian konservadon, sub la respondeco de la PNB kun konstanta kuratora funkciado de dungita fakulino esperantista." Tion anoncis la prezidanto de la Universala, prof. Duncan Charters. En la biblioteko mem okazos ceremonio kun posta simpozio (en la pola kaj la angla).

Simpoziaj prelegontoj estos ged-roj Ida Stria kaj Marek Nahajowski (poloj parolontaj en la pola), d-roj Pascal Dubourg Glatigny kaj Denis Eckert (franclingvanoj parolontaj en la angla). Unu el la du lastaj specife kunlaboris en Roterdamo por la fizika preparo de la frajto destinita al Varsovio. Laŭ la anonco oni parolos en esperanto (kun postinterpretado) nur en la komenca ceremonio.

Laŭ PIV "transdoni" signifas "doni al iu ion, kion oni ricevis de alia", nome ion kio ne rekte apartenas al la transdonanto. Tamen Biblioteko Hodler estas aŭ estis proprieto de la Universala, atestita de la asocia statuto. Unue proponita al Vieno, ĝi fine azilas en Varsovio. La interna opozicio ne rimarkis, nek rimarkigis, ke necesas statutmodifo antaŭ ol transdoni la libraron. Afero farita, afero finita.

[HeKo 812 5-A, 21 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0188 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0593 s s