Esperanta Civito

Kvindeko studas esperantologion en Meksiko

Kvindeko da meksikaj esperantistoj partoprenas en la perkoresponda kurso prepare al la unua Meksika Esperantologia Seminario, organizata de Meksika Esperanto-Federacio kaj Meksika Esperanto-Instituto okaze de la landa kongreso en Aguascalientes, komence de majo 2008.

La seminarion proponis kaj la preparan kurson gvidas sen. Perla Martinelli, akademiano kaj lingva komitatano, kiu estas ankaŭ membro de MEF. La karaktero de la iniciato estas malpli selekta ol ĉe la Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj, kiel atestas la nombro da kursanoj; tamen la selekto venos nature, ĉar la bezonata lingva nivelo (B2) kaj la deviga aliĝo al la Meksika Esperanto-Kongreso iom post iom reduktos la kvanton. Aliflanke, ne eblos profiti je la Meksika Esperantologia Seminario, sen la partopreno en la prepara kurso, almenaŭ pasive.

Por la didaktika parto sian asiston donas Kultura Centro Esperantista: kaj KCE kaj MEF aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito.

[HeKo 344 9-B, 15 jan 08]

La partopreno en la kongreso ne estas plu deviga por la gekursanoj, ekde kiam (25 marto 08) la prezidanto de MEF publike informis, ke la kongreso en Aguascalientes ne estas plu aranĝo de MEF. D-ino Martinelli renkontos la gekursanojn en Meksikurbo, dum la semajnfino 26-27 aprilo 2008.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0609 s s 
  Total: 0.0781 s s