Esperanta Civito

"Sur la fina benko": nova dramo de Giorgio Silfer


Giorgio Silfer finverkis hodiaŭ en Budapeŝto sian deknaŭan teatraĵon, fakte la dekokan originale en esperanto. La titolo "Sur la fina benko" neniel koncernas la agonion de la finvenkisma Esperantio. La dramo ne rilatas al nia lingvo entute, kvankam aperas la frazo "Ŝajnas kabareto en esperanto", ĝuste en la turnopunkto de la dialogo.

Fakte la unuaktaĵo temas pri dialogo inter 60-jara eleganta sinjoro kaj pimpa junulino, false graveda. "Vi emis ke via korpo havu ion kio mankis. Kontraŭe, mi emas ke mia korpo malhavu ion" diras la protagonisto, sidante sur parka benko. La teksto, loze inspirita de Luigi Pirandello, evoluas tamen alimaniere ol "La viro kun la flor' enbuŝe" (esperantigita de Srdjan Flego).

Antaŭpremiero de la verko estas planita por la 12a Kultura Esperanto-Festivalo, en Ĉaŭdefono, 24-29 julio 2023. Tie c-ano Silfer prezentos ankaŭ replikon de unu el siaj kamiŝibajoj: "Karmezina renkontis Lupon" (2013).

[HeKo 813 2-B, 30 maj 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0615 s s