Esperanta Civito

Andragogiaj Tagoj en Budapeŝto, dum Pentekosto 2024


Hodiaŭ sian unuan telematikan kunsidon havis la Danubanoj, nome kvar geaktivuloj de Fajszi Amika Rondo preparantaj la kvinan Danuban Esperanto-Rendevuon en Budapeŝto, fiksitan por Pentekosto 2024 (18-20 majo). La kunsidon alestis ankaŭ aktivulino de la kongresa buroo de la Esperanta Civito, en subsidua rolo, laŭ la federisma demokratio sen burokratoj kiu karakterizas la Civiton.

La Danubanoj diskutis pri la programo kaj elektis la formulon de seminario kun aldono de distraj vesperoj (muzika kaj teatra) kaj lunda ekskurso. La seminario titoliĝos "Andragogiaj Tagoj" kaj enfokusiĝos pri la esperanto-instruado en rilato kun adolta edukado. Pluraj valoraj prelegistoj estos invititaj el eksterlando.

La transnacieco de la aranĝo tamen ne marĝenigas ĝian gravecon por Hungario: ja post la periodo de la esperanto-instruado al tiuj kiuj vidis en la lingvo fenestreton por okcidento, kaj post la periodo de la devigaj diplomoj elektitaj precipe de la lingve netalentaj, devas veni nun periodo de nova motivado por la lernado de esperanto.

Kiel kutime, la organizanto proponos amikan kunlaboron al la landa asocio: Esperanta Naturamikaro faris tion kun la estraro de Kataluna Esperanto-Asocio pri NAKSE en Katalunio (ricevante komplete snoban respondon), espereble Fajszi Amika Rondo renkontos pli inkludeman sintenon ĉe Hungaria Esperanto-Asocio.

[HeKo 814 7-B, 15 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0533 s s