Esperanta Civito

Ses poemaroj por La Verko de la Jaro

"Eklipsas" de Jorge Camacho, "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu, "La lingvo serena" de Baldur Ragnarsson, "Miozoto" de Margarethe-Greta Stoll, "Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj" kaj "Prefere ne tro rigardi retro" de Eli Urbanová estas la kandidataj titoloj por la PEN-premio "La Verko de la Jaro" 2007.

La poemarojn, surmerkatigitajn en 2006/2007, proponis almenaŭ tri membroj de la Esperanta PEN-Centro, kaj la finan voĉon havos la abonantaro de la revuo "Literatura Foiro", kiuj per referndumo ĝis 30 aprilo 2008 esprimos sian preferon. La voĉdonilo aperos en la februara numero 231 de "Literatura Foiro"; eblas voĉdoni ankaŭ rete. La sekretario de la premio estas c-ino Milena Makaveeva, Bulgario.

La premio de la Esperanta PEN estas asignita al poeziaj aŭ prozaj verkoj, laŭ alternaj jaroj. Unuafoje ĝi estis asignita pri 1976, al "Ĉu vi kuiras ĉine?" de Johán Valano. Verkoj de István Nemere gajnis kvar fojojn. Pasintjare gajnis romano de Spomenka Ŝtimec. Temas pri la sola literatura premio (por originalaĵoj en nia lingvo) agnoskita ekster Esperantio.

[HeKo 345 2-B, 17 jan 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0559 s s