Esperanta Civito

Ne nur jubilea etoso por la Senato en Loklo


Ne nur jubilea etoso dum la Parlamenta sesio en Loklo, 29 julio 2023. La Kapitulo kaj la senataj grupestrinoj petas aktualigi la rezolucion pri Ukrajno, aprobitan en marto 2022; ŝatus diskuti pri multlingvismo kiel kreskanta karakterizo en esperanto-asocioj; deziras komentarii respondon al interpelacio pri la indiko de sekso en la Civitaj legitimiloj. Kaj kompreneble la Senato diskutos la leĝoproponon Schweizer-Bartek pri intereskonfliktoj, amende al Lex adiutoria.

Aliaj temoj trovis pritrakton hodiaŭ je nivelo de Kapitulo: ekzemple la bibliotekoj kun depona rajto. Post biblioteko Hodler, ne plu ekzistanta, alia biblioteko perdis ĝin: CDELI en Ĉaŭdefono. "Motivo: manko de arkivisto, manko de respondo al leteroj kaj mesaĝoj, ne facila alireblo por ordinaraj uzantoj, aktivecoj fremdaj al biblioteko (librovendejo, lingvokursoj, ktp). La manko de respondo koncernas kaj la Amikaron de CDELI kaj la direktoron de la Urba Biblioteko, laŭ atestoj de KCE." Restas kun depona rajto la bibliotekoj en Vieno, Budapeŝto kaj Milano. La vickonsulo pri informado proponos la du pliajn, laŭ direktivo Giordano.

La Kapitulo krome aprobis la evoluon de la Okcidenta Legacio: la diplomatia baricentro malaltiĝis, ĉar la ĉefaj taskoj estas/os plenumendaj en Strasburgo, Parizo, Ĝenevo; tial en Bruselo restos nur la adreso de la retagentejo HeKo kaj la praktika apogo por la legacio estos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, pli facile konektebla kun la aliaj tri urboj.

[HeKo 815 3-C, 23 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0556 s s