Esperanta Civito

Pli ol Sudano, Brazilo: ĉu Rusio havos kangasistojn?


Opozicio kaj disidentoj en Rusio (aŭ preskaŭ nur ekstere: interne sidas plejparte en prizono) esprimis du sintenojn, kiam antaŭ du tagoj ekis la marŝado de grupo Wagner kontraŭ Moskvo: "Prigoĵin post Putin? de sitelo en barelon!" kaj "Tamen pli bone se la araneoj sin intervoras". La epilogo de tiu ribelo (aŭ prologo al alia) montras novan aspekton de la socioj kie gravas solduloj apud soldatoj.

Laŭ tiu aspekto, pli ol nuntempa Sudano Rusio similus al Brazilo post la unua mondmilito. Kaj Prikoĵin estus la Lampiao de Rusio (sen Maria Bonita...) prefere ol ia rusa "Hemeti" (la Sudana mercenaria armeestro).

La aplaŭdoj por la militkrimuloj de grupo Wagner en Rostovo sinistre memorigas la simpation de brazilanoj al la Kangasistoj; sen ekskludo pri simpatioj en la eklezio, kvankam iu slava pastro Cicero ne estas ankoraŭ konata. Kaj se vicarmeestro Utkin povus roli kiel Corisco, almenaŭ prezidento Getulio Vargas ne similis al Putin kaj Lukaŝenko; krom se ili bonvolus imiti la mortmanieron de la granda brazilano.

Nu, pravis tiu kolego, asertante ke la rusan socion pli komprenas hebrea dramaturgo ol sveda politologo...

(Giorgio Silfer)

[HeKo 815 6-E, 27 jun 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0586 s s