Esperanta Civito

La redakcio de "Literatura Foiro" diskutis pri ekskluziveco


La redakcio de "Literatura Foiro" kunsidis duone reale kaj duone virtuale hieraŭ vespere. Post gratulo al la ĉefredaktorino, kiu festis jubilean datrevenon, ĉiu redakciano raportis pri sia aktiveco, inkluzive de gravaj translokiĝoj rilate la profesion: c-ano Giordano nun vivas en Romo, c-ano Pita pli proksime al la San-Paŭla universitato. Bedaŭrinde c-ino Conde Rey kaj c-ano Minnaja ankoraŭ konvaleskas post gravaj operacioj: bondezirojn al ili ambaŭ. C-ano Silfer verkas kaj administras, estante rentulo jam la dekan jaron: lia ĵusa (la deknaŭa) originala dramo premieros fine de julio dum Kultura Esperanto-Festivalo (12a KEF).

La redakcio koncize analizis la enhavon de la finredaktata numero 324 (aŭgusto 2023) kaj aprobis la proponon por la kovropaĝoj de la jarkolekto 2024. Oni diskutis pri la redakta principaro, emfazante la ekskluzivecon de la kontribuoj (iuj kunlaborantoj interpretas en absoluto tiun ekskluzivecon, nome eĉ ne kontribuas al periodaĵoj ekster la Civita konsorcio). Pli problema la strategio pri recenzado, kun plendo de c-ano Minnaja; unu el la ĉefaj punktoj estas la atento al eldonaĵoj nur virtualaj, alia la rilatado kun la eldonejoj.

La redakcio partoprenos (reale kaj virtuale) forumeton pri la revuo kune kun abonantoj dum la 12a KEF en Ĉaŭdefono. Interesatoj pri la forumeto bonvolu skribi al lofo ĉe esperantio.net

[HeKo 815 8-B, 1 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0569 s s