Esperanta Civito

Baldaŭ plia membro la Kapitulo


Laŭ propono de la Vickonsulo, sen. Lorena Bellotti transprenos venontsemajne du delegojn atribuitajn ĝis nun al sen. Marie-France Conde Rey: LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (kun la koncernaj rilatoj al ALTE kaj Konsilio de Eŭropo) kaj trejnado de instruistoj/esperantologoj (kun specifa zorgo pri la kreata Esplora Instituto de Esperantologio). Conde Rey retenos la delegojn pri kulturaj projektoj, kulturcentroj kaj lernejoj. La unua estos vickonsulo pri klerigado, la dua pri kulturaj aferoj.

Rimarkinde: la Civito estas la sola supernacia subjekto en Esperantio kie virinoj abundas en gvidaj organoj; eĉ la Junulara ĉi-jare penas trovi kandidatinojn por sia estraro (efektive gekandidatojn entute), laŭ sia sovetieska (s)elektosistemo.

Kun la konsento de Kultura Centro Esperantista, EIE fariĝus aŭtonoma establo, jure registrota en Svedio: pri tio aktivas nun la norda legacio en Stokholmo. Alia grava temo diskutota de la Kapitulo dum sia nur parte virtuala kunsido la 11an de julio 2023 estas la preparo de la Parlamenta sesio fine de la sama monato.

Inter la tre aktivaj instancoj de la Civito distingiĝas la registra instanco kaj la kongresa buroo, sub la responso de la vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco: dum la unua estas distribuanta la novajn legitimilojn (kaj preparanta plian stokon por novuloj, en rimarkinda kresko), la dua subsiduas jam al kvar transnaciaj eventoj (de KCE kaj STELO en Svislando, de ENa en Katalunio, de PEN en mediteraneaj landoj, de FAR en Budapeŝto).

En la tagordo situas ankaŭ decidoj pri legacioj, pri bibliotekoj kun depona rajto, pri aranĝo por esperanto-familioj. Kiel kutime ankaŭ aktualigo pri la geopolitika situacio, kun rilato al la interesoj kaj bonfarto de la esperantlingva diasporo, kaj informo pri la tradicia movadaro esperantista: bedaŭrinde ili ambaŭ pli kaj pli pesimismaj.

[HeKo 816 1-C, 8 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0553 s s