Esperanta Civito

Nova paktonta establo en Svedio: Andragogia Akademio


La progresanta konstruado de Esplora Instituto de Esperantologio persvadis Kulturan Centron Esperantistan sendependigi la projekton, sub la egido de la Esperanta Civito. La Kapitulo donis ĉi-semajne sian subtenon al la fondo de simpla societo, kies sidejo situos ĉe la Norda Legacio en Stokholmo, sub la nomo Andragogia Akademio. La projekto estas kunordigata de sen. Lorena Bellotti, kies vicprezido en KCE kaj vickonsuleco pri klerigado legitimas pli rapidajn decidojn.

La Andragogia Akademio (laŭstatute kun du laborlingvoj: sveda kaj esperanta) celas la adoltan edukadon, kaj arigos docentojn ĉirkaŭ la ĉefa projekto, nome EIE. La telematika universitato funkcios en realo fine de ĉiu semestro: la Esperanto-Domo de KCE estas elektita kiel ties sidejo.

Krome LAA subtenos fakajn aranĝojn pri andragogio, ekzemple la seminarion kiu karakterizos la 6an Danuban Esperanto-Rendevuon en Budapeŝto (18-20 majo 2024), zorge de Fajszi Amika Rondo. LAA estos aktiva ankaŭ ekster la cirkvito de la Pakto, se aliloke oni ne trafos antaŭjuĝon kontraŭ la Esperanta Civito; tio inkluzivas neesperantistajn instituciojn, specife pri lingvoinstruado al plenkreskuloj.

[HeKo 816 2-B, 10 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0183 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0594 s s