Esperanta Civito

La Civita Senato ekzamenos duan rezolucion pri Ukrajno


La Kapitulo samopinias kun la Unua Vickonsulo, ke ne bezonas aktualigon la rezolucio kontraŭ la invado de Ukrajno aprobita de la Senato en marto 2022. Aliflanke necesas alpreni starpunkton pri lastatempaj novaĵoj specife kritikindaj.

Unu el ili estas la ekuzo de grapolbomboj: kontraŭ tiu armilo la Esperanta Civito partoprenis kampanjon en 2007/08. La kampanjo kondukis al konvencio kiu ekvalidis en 2010. Krom la Civito mobiliziĝis la Sennacieca, dum kaj la Universala kaj la Junulara inertis.

Aliaj negativaj novaĵoj, post la agreso de Rusio, estas la leĝo kontraŭ la rusa lingvo en arto, aprobita de la ukrajna Parlamento (sed ne definitive subskribita de prezidento Zelensky), kaj la ĵusa, preskaŭ unuanima decido de la Eŭropa Parlamento, kiu investas grandan sumon por subvencii la militindustrion en la EU-ŝtatoj: temas pri absoluta premiero por EU, kiu ĝis nun subvenciis nur la esploradon, ne la rektan produktadon.

[HeKo 816 3-C, 11 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0555 s s