Esperanta Civito

KCE, oazo kontraŭ la varmego en Eŭropo


Je mil metroj da alteco, la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista estas unika rifuĝo por eskapi la varmegon de la Hundotagoj, en la nuna Eŭropo. Inter montaraj paŝtejoj kaj moderna urbo, KCE en Ĉaŭdefono proponas agrablan ripozon en la naturo, kun tre interesa gastronomio. En tia kadro eblas studi en esperanto, praktiki la lingvon, ĝui arton dum Kultura Esperanto-Festivalo, specialiĝi pri arkivistiko kun lerta fakulo. Entute dek ses litoj en dek ĉambroj, kun pitoreska pejzaĝo.

Apud tiu ideala situacio en Svislando, eblas eskapi la varmegon de la sudaj landoj ankaŭ ĉe la Mediteraneo, danke al la naturamika Esperanto-Domo en Malago, je kvindek metroj de la plaĝo. La Domo estas luebla kiel libertempejo nur fare de naturamika memstara familio. Rabatoj por la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

Informas KCE: kce@esperantio.net / ENa: naturamik@esperantio.net

[HeKo 816 6-B, 15 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0634 s s