Esperanta Civito

PEN-Asembleo reinvitas mondkongreson por 2025


La Asembleo de Esperanta PEN-Centro havis sian ordinaran kunsidon hodiaŭ en Ĉaŭdefono, okaze de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo, sub la tagprezido de Mikaelo Bronŝtejn. Protokolis Miroslava Kirova, sekretario-kasisto (statute la oficon povas plenumi ne PEN-ano), dum prezidanto Georgi Mihalkov senkulpiĝis pro misfarto.

La raportojn pri 2022 prezentis la vicprezidanto, Giorgio Silfer, kaj la Asembleo unuanime aprobis sen rimarkoj. Multe pli da tempo estis dediĉita al la projekto de mondkongreso, submetita ĉi-jare al PEN Internacia, kies plenumkomitato decidis ĉi-semajne. La respondo el Londono estas negativa, sed kuraĝigas al relanĉo de la propono por 2025: la Asembleo konsentis pri tiu relanĉo.

Pro la financaj kaj publikrilataj implikoj lige kun la mondkongreso, c-ano Mihalkov proponis interŝanĝon de la oficoj dum la mandato 2024-26, kaj la Asembleo aprobis, elektante c-anon Mihalkov vicprezidanto kaj c-anon Silfer prezidanto. Kvankam ĉi-lasta kunfondis la societon en 1991, li prezidas ĝin unuafoje.

[HeKo 817 3-B, 27 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0589 s s