Esperanta Civito

"Kontakto": kvarnumere malfrua redaktoro demisias


Tutmonda Esperantista Junulara Organizo serĉas novan (ĉef)redaktoron por sia revuo "Kontakto", kiu tamen jure apartenas al la Universala. Malgraŭ tiu proprieto, TEJO mem kovras la ĉiujaran deficiton de la periodaĵo, kiu kostas la duoblon de sia enspezado. La anonco de TEJO signifas ke s-ro Pawel Fischer-Kotowski foriras kun kvarnumera (okmonata) malfruo: ĵus aperis duobla numero oktobra-decembra 2022!

Kvankam li ne atingis la rekordan malfruon de Simo Milojeviĉ en 1973-74, la honorariata Fischer-Kotowski ne honoris la famon de profesieco, kiu interalie kondukis lin al la vicredaktoreco de "La Ondo de Esperanto": bonŝance ĉi-lasta estas nur retgazeto, kaj ĝin produktas la redaktoro, Aleksander Korĵenkov.

Ĉe Fischer-Kotowski rolas senkulpige la manko de grafikisto, sed ne indas kulpigi neekzistanton. La (ĉef)redaktoroj de "Kontakto", de Tonkin al Milojeviĉ, de Silfer al Ertl ktp, kutime fariĝas protagonistoj en la esperanta publicistiko. Probable tio ne estos la kazo de la juna polo, kvankam la hungara redaktoro de la UEA-organo en 2016 (Attila Kaszas) restas tiurilate nesuperebla en negativo.

[HeKo 817 7-A, 31 jul 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0604 s s