Esperanta Civito

Conde Rey adiaŭas la Kapitulon kaj aliajn oficojn


Hodiaŭ estas la naskiĝtago de sen. Marie-France Conde Rey, emerita Konsulino: ĝi koincidas kun ŝia festo de mil kaj unu lunoj. En la okazo ŝi anoncas sian retiriĝon el diversaj oficoj, pro grava malsano kiu malhelpas ŝin moviĝi de la rezidurbo, ĝis la vivofino.

Sen. Conde Rey lasas sian postenon en la Kapitulo, kie ŝin anstataŭas jam sen. Lorena Bellotti. Male, ŝi restos en la Senato ĝis la mandatofino, se tio fizike eblos; kaj ŝi ne rekandidatos en 2024.

Ŝi forlasas la Komitaton de Kultura Centro Esperantista, kie ŝi estis alelektita membro; ŝi ne rezignas pri la prezido de LF-koop, sed transdonas la oficon al la vicprezidanto, ĝis la elektoj en printempo 2024. Ŝi gardas la prezidon de Pro Esperanto, la Civita "banko", ĝis nova decido de la Fonduma Konsilio.

La gekolegoj gratulas ŝin pro la datreveno kaj dankas pro multo plenumita dum kvin mandatoj. Apartan bondeziron sendas ŝiaj lernintoj ĉe Afrika Esperanto-Instituto en Bujumburo. Amikan viziton en ŝia nova hejmo en Angulemo ĵus faris gec-anoj Giorgio Silfer, Perla Martinelli kaj Manuela Blanco, al kiuj ŝi liveris sian privatan libraron, transportotan al AEI, por kies biblioteko estas proponita la nomo Conde Rey.

[HeKo 818 3-C, 6 aŭg 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0588 s s