Esperanta Civito

En KCE kurso pri la esperanta literaturo


Pro la subita rezigno de la instruisto, la kurso pri arkivistiko ne okazos. Kultura Centro Esperantista proponis alternative al la aliĝintoj kurson pri la historio de la esperanta literaturo, gvidotan de prof. Giorgio Silfer. La aliĝintoj kiuj akceptis la alternativon komencos studi 16 aŭgusto 2023, dum kvin tagoj. Eblas aliĝi (kontraŭ la sama kotizo) kaj sekvi skajpe.

C-ano Silfer instruas pri la esperanta literaturo universitatnivele jam kvardek kvin jarojn: unuafoje en Lieĝo (Belgio) dum Someraj Universitataj Kursoj (1978). Post la enkonduko de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito tiaj kursoj estas idealaj por prepari sin rapide al C2-diplomo.

En siaj kursoj li ne prezentas nian originalan beletron ekster la evoluo de nia lingvokomunumo, sed zorgas ankaŭ pri la paralela evoluo de la esperanta popolo: ja ekzistas reciproka influo de la lingvo, la arta kreivo kaj la difino de propra identeco. C-ano Silfer utiligas modernajn didaktikajn rimedojn, inkluzive de kino. La biblioteko kaj hemeroteko de KCE provizas ampleksan dokumentaron.

[HeKo 818 8-B, 12 aŭg 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0552 s s