Esperanta Civito

Kvar plus du dikotomioj en la nuna Esperantio


Disduiĝo estas konata fenomeno en la historio de Esperantio: sufiĉas pensi pri la secesio de la laborista movado en 1921, kaj la posta dikotomio eĉ en ĝia interno, kun la apartiĝo de la komunistoj el la ceteraj klasbatalaj esperantistoj. Dum la sesa periodo de nia literaturhistorio (1993-2022) maturiĝas la kondiĉoj por kvar dikotomioj, plus du specife internaj al la Universala.

La beletre plej grava koncernas la distingon inter "Literatura Foiro" plus la Esperanta PEN unuflanke, kaj EVA (mortinta en 2008, por naski la vegetantan ALE) plus "Beletra Almanako" aliflanke. Ja ne temas nur pri la tegmenta referenco (la Esperanta Civito por la unuaj, UEA por la duaj), kun ĉiuj organizaj kaj kulturaj implicoj: al la demando "Por kio verki en esperanto?" unuj respondas raŭmisme, partoprenante en la evoluo de identeco por la esperanta popolo; la aliaj eĉ skeptikas pri la ekzisto de esperanta kulturo, kaj verkas en nia lingvo same kiel ili verkus en Ido, same kiel Stefan George (kies talenton ili ne atingas) poetis en propre inventita, tre eŭfonia lingvo. Esperanto kiel lingvo de nova diaspora popolo (ne etno) alternative al nur literaturcela planlingvo.

Per la dua dikotomio la ludkartaro miksiĝas. Unuj sekvas la lingvan linion de PIV, aliaj kritikas ĝin kaj transiras la fosaĵon al la bonlingvismo, al Piron kontraŭ Waringhien, dum la aliaj restas kun PIV; se DeDiegidoj, ili sekvas la vojon de milda piĉismo. Al ambaŭ ne mankas baptopatroj kaj apogoj: por la bon- (aŭ ŝton-)lingvanoj daŝgupteska asocio kaj venergeneska pomego, por la DeDiegidoj -- la (eks)burokratoj de la sama asocio. La aliaj PIV-emuloj (inkluzive de Waringhien) restis ĉe PEN, do en la raŭma vojo.

La sesa periodo spertas ekspansion de zamenhofologio, kio denove kondukas al dikotomio: Zamenhof ne estas plu la ikono de la pia finvenkismo, sed por la raŭmistoj la praraŭmisto, dum por aliaj iu kiu politike eraris, kaj eĉ ne kapablis esti bona okulkuracisto. Dum Banet-Fornalowa, Silfer, Zelazny plusvalorigas Zamenhofon, Korĵenkov kaj aliaj minusvalorigas lin.

Fone al ĉi tiu detalo situas du diverĝaj organizaj konceptoj pri Esperantio: centralisma(j) internacia(j) neregistara(j) organizo(j) kontraŭ federisma subjekto de internacia juro sen teritorio kaj ne ŝtata.

En la unua branĉo, specife en UEA, plia dikotomio koncernas la bullerisman prioritaton por asocio karakterizita de burokrata aparato, kontraŭ la modelo de volontula movado (ankoraŭ ne klare konturita). Kaj kroma dikotomio: la tendenco ankoraŭ esperi (sed ne kredi) en la "Fina Venko", nome ĉies dua lingvo, komuna al la tuta Esperantio ĝis la 1970aj, dum aliflanke iuj (Fettes, Tonkin) volas korekti la celilon al batalo por multlingvismo (kio, laŭ Ivo Lapenna, signifus proponi la lingvan problemon por solvi la lingvan problemon). Ni observos la evoluon de tiuj dikotomioj en la sepa periodo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 819 3-B, 20 aŭg 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0606 s s