Titolo netrovebla? Turnu vin al KCE en Svislando!
Kultura Centro Esperantista ĉi-jare heredis el tri privataj kaj unu publika bibliotekoj, en Francio, Italio kaj Svislando. Tio ebligis fortan kreskon de la lerneja biblioteketo de KCE, nun atinginta milon da titoloj, kun bona kovro de la verkoj el la kvina kaj sesa literaturperiodoj en Esperantio, kaj de la klasikuloj el antaŭaj periodoj.
Triobliĝas la malgranda esperanto-libraro ĉe la Norda Legacio de la Esperanta Civito en Stokholmo, konsistanta el verkoj kun politika, socia, filozofia enhavo, kaj klasata ĉe la biblioteko de la Stokholma Solidardomo, kun katalogo konsultebla en ĉiu publika biblioteko en Svedio. Duobliĝas la hemeroteko, biblioteko, fonoteko de Afrika Esperanto-Instituto en Bujumburo, la plej granda en la nigra kontinento: por ĝi estas proponita la nomo "Biblioteko Marie-France Conde Rey". Rimarkinda kvanto da tekstoj por infanoj iros al la publika biblioteko "Emilio Prados" (najbara al la naturamika Esperanto-Domo en Malago), kie situas jam la plej granda stoko de porinfana esperantlingva literaturo en la tuta Hispanio.
Al la publika biblioteko en Salo' iris pluraj titoloj de planlingvistika literaturo, precipe en naciaj lingvo; tie ili estos pli alireblaj ol en la interlingvistika fako de universitato IULM en Milano. La jarkolektoj 1996-2022 de "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto", jam konsulteblaj en Budapeŝto, Bujumburo, Ĉaŭdefono, Malago, Stokholmo, estis destinitaj al La Kvinpetalo, sed manke de akcepto ili iros aliloken.
Ĉiuj libroj estas en bona stato, multaj eĉ perfektaj, sen ekslibriso kaj tial revendeblaj, se ne jam destinitaj al la supraj lokoj. Kontrolante prezojn en la UEA-katalogo, la sekretario de KCE malkovris ke plejparte tiuj titoloj (ekzemple la tuta verkaro de Johan Valano/Claude Piron) apenaŭ ekzistas, kaj se ili ekzistas ili kostas pli ol estos en KCE (danke al la rabato pro la esperanta civitaneco).
Bedaŭrinde KCE ne havas katalogon konsulteblan rete (mankas laborfortoj por tio), sed se iu serĉas titolon malfacile troveblan, tiu provu sin turni al la plej vasta esperanto-libroservo en Svislando: kce ĉe esperantio.net
[HeKo 819 5-B, 23 aŭg 23]