Esperanta Civito

Civitaj fakrondoj je plena ritmo ekde nun


La telematikaj fakrondoj ree aktivas ekde la venonta semajno. La unua estos la rondo pri Danuba Esperanto-Rendevuo (18-20 majo 2024), dum kies paŭzo probable okazos Parlamenta sesio: kunsido fiksita je ĵaŭdo 7 septembro 2023, 15h00, kun regula ripeto ĵaŭde. La kunsido devos konsideri ankaŭ la tempan proksimecon de DER en Budapeŝto kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso en Strasburgo.

La Abeletoj rendevuas lunde je 17h00, unuafoje 11 septembro 2023. Ili diskutos pri la 13a Kultura Esperanto-Festivalo, kunvokota al Ĉaŭdefono 5-11 aŭgusto 2024. La Formiketoj rendevuas pri Naturamika Kultursemajno en Esperanto (NAKSE) marde je 17h00, tuj antaŭ la fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj, unuafoje 12 septembro 2023 je 17h30.

Pli malfrue en septembro rekunsidos la fakrondo pri esperanto-kulturdomoj. Sed pri la Domo en Svislando (de KCE: aserti ke CDELI estas esperanto-centro pli kaj pli montriĝas mensoge) kaj pri La Kvinpetalo oni parolos jam mardon, pro legacoj al la respektivaj bibliotekoj, jen akceptita (KCE) jen rifuzita (SYM). Ĉiuj fakrondoj disvolviĝas skajpe.

[HeKo 820 1-C, 2 sep 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0549 s s