Esperanta Civito

TEJO-prezidinto zorgas pro kongresa malsekuro


Post apenaŭ unu jaro Albert S. Garrido lasis la prezidon de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj entute la gvidajn organojn de la Junulara. Certe influis personaj kaj profesiaj engaĝoj, kiuj nun okupas lian tutan tempon. Profesie li estas instruisto pri la angla kiel (ĉies?) dua lingvo en Hispanio (perfekte por finvenkistoj...). En sia adiaŭo al la Komitato li esprimis zorgon pro la sekureco de la tradiciaj esperanto-kongresoj.

"Kiel vi aŭdis, estis kazoj de seksĝenado en la IJK 2023, kaj malgraŭ tio, ke mi kiel kongresa estrarano kaj la tuta Kongresa Komisiono tre serioze traktis ĉiun kazon kaj faris tion, kion laŭ ni estis ĝuste fari, mi konfesas kaj konsentas, ke nia aliro al ĝi povintus esti pli bona se estus ekzistanta konkreta, forta proceduro por pritrakti tiajn kazojn. Efektive ne temas pri niaj plej fierindaj momentoj en ofico. Homoj kun spertoj kaj veraj deziroj plibonigi la situacion aliĝu al la laborgrupo kontraŭ seksperfoto kaj ĝenado kaj kune elpensu koheran aliron al tiaj kazoj."

Laŭ skriba atesto de eksa komitatano B (B kiel bedaŭrinde), datita 25 aŭgusto 2023, "dum la lasta tago de la kongreso unu organizanto konfidis al mi ke fakte estis kvar viktimoj de seksĝenado dum la kongreso. Tiu rifuzis diri iun detalon al mi, krom ke ili estis malpli seriozaj ol la du kiuj iĝis publikaj. Tiu diris ke la organizantoj eltrovis pri la okazaĵoj tro malfrue por fari ion, ĉar tiu estis la tago dum kiu ĉiuj foriris. Mi vere ŝokiĝis ke povas esti aliaj homoj kiujn mi konas kiuj fiagis dum la semajno."

La du plej gravaj kazoj dum IJK estis ambaŭseksaj: uranisto molestis junan katalunon, kiu ŝokite tuj reveturis hejmen. La molestinto ne estas identigita, ĝis nun.

[HeKo 820 4-A, 6 sep 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0376 s s 
  Total: 0.0521 s s