Esperanta Civito

Bibliotekoj: seminario en NAKSE, kurso en KCE


La esperanta popolo, unuavice la establoj aliĝintaj al la Pakto, bezonas arkivistojn kaj bibliotekistojn. La Esperanta Civito subtenos projekton de Kultura Centro Esperantista por trejni katalogistojn kaj samtempe realigi la katalogon de la lerneja biblioteko de KCE. Tiucela staĝo okazos en la Esperanto-Domo dum du semajnoj, 13-27 aŭgusto 2024, sub la gvido de c-ano Ruben Fernandez.

Civitaj stabanoj estas la unuaj partoprenontoj al kiuj sin direktas la staĝo, el kiu rezultos la kapablo katalogi libraron kaj disponigi la katalogon de KCE perrete. Certagrade oni kreos modelon, utiligeblan en aliaj lokoj, unuavice la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo; el tio fontas interalie la strebo venigi almenaŭ unu burundianon.

La staĝo estis anoncita hodiaŭ ĉe la Civita fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj. La fakrondo diskutis ankaŭ pri la seminario en NAKSE, okazonta 6 oktobro 2023 en Rozoj kaj daŭronta la postan tagon per vizito ĉe publika arkivo en Kasano-de-Silvo, apud Ĝirono. La ĉefaj prelegontoj estos magistroj Ruben Fernandez kaj Bernhard Thuider.

[HeKo 820 9-B, 12 sep 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.3801 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.4247 s s