Esperanta Civito

"Literatura Foiro" 325 - invit' al Patrolesko


La alvenon de nova sezono estas ĉi-jare omaĝita per nova, bunta numero de "Literatura Foiro", la 325a. La revuo, oficiala organo de Esperanta PEN-Centro, proponas al la legantoj dudek kontribuojn pri temoj plej diversaj: jen prozo, jen poezio, jen eseoj kaj recenzoj. Arĝenta fadeno tredas ĝin: multo originas el la verkistoj de "La Patrolo", daŭre aktivaj kaj solidaraj post pli ol duona jarcento.

La numeron malfermas uverturo aŭtorita de la janiŝa poetino Mariella Mehr, brile esperantigita de Giorgio Silfer, kiu regalas la legantojn per tri pliaj kontribuoj siaj: pri la historio de Kultura Esperanto-Festivalo, enkonduko al la viva kaj literatura aliro de Italo Svevo, elitaligo de nekonformisma epilogo el "La koscienco de Zeno" (1923).

Poezie firstas la versoj de Delilah Gutman (per traduko de Carlo Minnaja), Wally du Temple, Ewa Grochowska kaj Pablo Neruda, esperanten transformita de Barry Friedman okaze de la kvindeka datreveno de la morto de la ĉilia poeto.

Originalan rakonton proponas Nicolino Rossi, unu el la plej elstaraj vivantaj aŭtoroj de nia literaturo; Yin Jiaxin prozas pri dolĉamara okazaĵo en la vivo de virino; traduko de alia elstara verkisto, la italo Luigi Pirandello, estas enkondukita kaj prezentata de Carlo Minnaja.

Abundas la esea parto, per kontribuoj de Renee Triolle pri la dublado de filmoj fronte al artefarita intelekto, de Perla Martinelli pri la filmo "Saint Omer" fare de Alice Diop,de Alessio Giordano pri la rilatoj historiaj kaj etimologiaj inter alanoj kaj osetoj, kaj de Ruben Fernandez Asensio pri la ciferecaj problemoj koncernantaj bibliotekojn kaj arkivojn. Tazio Carlevaro memorigas pri la kodo-sistemo inventita de Francesco Soave por internacia komunikado, semantike kaj logike interesa; dum Evarist Bartolo, elmaltigita de Carmel Mallia, eseas pri identeco kaj historio en Malto.

En vitrino "La Kanada Verkaro" de Wally du Temple, pozitive recenzita de Carlo Minnaja, kaj "Reĝo Ubuo" de Alfred Jarry, komentariita de Julian Modest. Fermas la numeron oficiala informo pri la honora esperanta civitaneco agnoskita al Giuseppe Pinelli kaj Giorgio Rosa, kies vivoj kuplitaj al esperanto estis jam traktitaj kaj omaĝitaj en pasintaj numeroj.

Je la 55a jarkolekto, la revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop). Ĉefredaktas Perla Martinelli, asistas Alessio Giordano. Provekzemplero mendebla tra lf-koop ĉe esperantio.net

[HeKo 821 2-B, 15 sep 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0610 s s