Esperanta Civito

Du muzikaj debutoj en Esperantio dum NAKSE


Du muzikaj debutoj karakterizis la hodiaŭan tagon ĉe la NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazanta en Rozoj. La unua koncernis poezion kaj kantojn el Kaŭkazio, precipe la osetan kaj la ĉerkesan, fare de kaŭkazologo, d-ro Alessio Giordano, kiu malkaŝis sekretan talenton deklame kaj melodie.

La dua manifestiĝis per recitalo de Anĝelo, kiu interpretis admirinde kanzonojn de Lluis Llach, kvankam andaluzo kaj ne kataluno: aparte brila estis "Aprilo '74", per la traduko de Giorgio Silfer. Sed lia repertuaro inkluzivas proprajn originalaĵojn, eĉ gitarajn variaciojn laŭ la nacia himno de Francio.

La mateno estis tute dediĉita al tre interesa prezento pri esperanto en kinematografio, ekde la holivudaj rekvizitoj sojle de la dua mondmilito ĝis la turka kurtmetraĵo "Senmova" (2020). La teksto de la prelego, kiun NAKSE riĉigis per la projeciado de multaj filmofragmentoj, estas legebla en "Literatura Foiro" (februaro 2021): ĝin verkis Giorgio Silfer.

Same historiografia, sed el tute alia perspektivo, estis la prelego de c-ano Stano Keable pri esperanto en Sovetunio, komentarie al la libro "Simeono".

[HeKo 821 9-B, 3 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0240 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0708 s s