Esperanta Civito

Koncertoj kaj magio dum NAKSE


Brilaj koncertoj en la kvina tago de NAKSE 2023: matineo de la klasika pianisto Giorgio Di Nucci kaj vesperumo kun la ĉiam eferveska JoMo, jam invititaj al la venonta Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, 5-11 aŭgusto 2024.

Giorgio Di Nucci alternigis katalunan repertuaron al polonezoj de Fryderyk Chopin, dum JoMo vervigis la etoson ĝis dancoj, kiuj envolvis la tutan publikon.

Ili estis la muzika komplemento al la klerigaj prelegoj de Juan Garcia del Rio (pri taoismo) kaj de Carlos Spinola (pri astronomio) dum la antaŭaj tagoj. Fine du katalunoj, Petro kaj Antono, amuzos la naturamikaron per la sorĉo de sia blanka magio.

La kultursemajno kulminos per seminario pri bibliotekoj kaj arkivoj, kaj per sabata ekskurso al Ĝirono kaj Kasano de Silvo, gvidotaj de Ruben Fernandez.

[HeKo 822 3-B, 6 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0733 s s 
  Total: 0.0879 s s