Esperanta Civito

Debeta amnestio en Afriko pro la jubileo de la Pakto


Okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto la Civita "banko" nuligis ĉiujn ŝuldojn de afrikanoj pro mikrokreditoj, krom du. La ŝuldoj plejparte devenis el la aĉeto de libroj, kiujn ne ĉiuj partoprenintoj en Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj (AfrES) pagis komplete al la koncerna konto en burundia bankofilio. Kondiĉo por ĝui la forviŝon de la ŝuld(et)oj estas, ke la ŝuldant(in)o voĉdonis (ne gravas por kiu kandidatlisto) okaze de la lasta baloto por la Senato de la Esperanta Civito (2019).

La du restantaj ŝuldantoj estas la eksa Konsulino en Kamerunio (pro pasporta kosto), ne voĉdoninta, kaj voĉdoninta kongolandano, kies relative granda ŝuldo pro entreprena investo estis tamen reduktita, helpe pro grava kirurgia operacio.

Por aliri mikrokrediton ĉe Pro Esperanto, inkluzive de helpo per medikamentoj, necesas plenumi kelkajn kondiĉojn. Inter ili estas: loĝi en la nemediteranea Afriko; havi la esperantan civitanecon; esti voĉdoninta dum la lasta Senata baloto; esti partopreninta en almenaŭ unu AfrES aŭ similaj Civitaj seminarioj (ankaŭ dum alies kongreso, ekzemple la sesa Afrika en Togolando); ne membri en la estraro de establo ne aliĝinta al la Pakto.

[HeKo 823 5-C, 17 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0612 s s