Esperanta Civito

La Vickonsulo gastos en la klubo de la UEA-prezidanto


La Vickonsulo de la Esperanta Civito gastos en la klubo kie membras la prezidanto de la Universala, en urbo Sankta-Luiso, Usono. D-ro Silfer estas invitita por prelegi pri la 54a jarkolekto de "Literatura Foiro", kies kovriloj estas dediĉitaj al la temo: "La kontribuo de la kongresoj al la esperanta kulturo".

Por la okazo estos jam preta la decembra numero (326) de la revuo, ĉefredaktata de d-ino Perla Martinelli, kun la asisto de d-ro Alessio Giordano. Bedaŭrinde la numero enhavos ankaŭ nekrologon pri sen. Marie-France Conde Rey, same kiel precize antaŭ dek jaroj aperis nekrologo pri la tiama ĉefredaktoro, sen. Ljubomir Trifonĉovski.

La renkonto okazos telematike, zorge de s-ino Peggy Dolter, 18 novembro 2023 je 14h00 (horo de Ĉikago) aŭ 21h00 (MET). Por alesti la virtualan kunvenon: https://esperanto-stl.weebly.com/events.html

[HeKo 825 4-B, 5 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0495 s s 
  Total: 0.0623 s s