Esperanta Civito

La senata posteno de Conde Rey al Jean-Marie Jacques


Pro la forpaso de la karmemora emerita Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, necesas laŭvica anstataŭigo en la Senato de la Esperanta Civito, per la unua el la neelektitoj de la Verda Listo; en kazo de egaleco, la pli aĝa rajtas je ŝia posteno. La koncerna persono naskiĝis en la sama jaro kaj estis edukita en la sama lingvo, kvankam ne en la sama lando.

Temas pri c-ano Jean-Marie Jacques, rezidanta en Belgio. Se li akceptos, li sidos en la Senato dum la lasta jaro de la nuna mandato. Profesie instruisto, delonge c-ano Jacques aktivas en orienta Valonio; li profunde interesiĝis pri Amikejo, la projekto de esperanto-ŝtato en 1908, kiu multe plaĉis al Lazaro Ludoviko Zamenhof (sed ne al la belgaj esperantistoj tiamaj) kaj ofte kunvenigis en Moresneton la esperantistojn de la regiono.

"Mi konas kaj estimas c-anon Jacques de pli ol kvardek jaroj, ekde la unua renkonto dum Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo, 1978. Estus granda ĝojo se ni povus kunlabori, eĉ se nur dum mallonga tempo" komentarias la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer.

[HeKo 825 9-C, 10 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0567 s s