Esperanta Civito

NAKSE ree en Katalunio, eble kongreso en Malago


La Komitato de Esperanta Naturamikaro kunsidis hodiaŭ en Malago por analizi la NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto, retrospektive kaj perspektive. Laŭ rekomendo de La Formiketoj (organiza teamo el tri katalunoj kaj unu andaluzino), la tria NAKSE ree disvolviĝu en Katalunio, sed en alia urbo. Esplorataj estas hoteloj en Tossa de Mar kaj Salou.

Alia propono estis ankaŭ konsiderata, nome organizi la aranĝon en Andaluzio. La Komitato de ENa orientiĝas al la okazigo de aparta kongreso en Malago, fine de aŭgusto 2025, kiam NAKSE koincidos kun PEN-krozado. La kongresa buroo de la Esperanta Civito konsilos tiurilate.

La ĉeeston de ENa en la Civita Parlamento fortigos c-ano Antonio Justicia, ĵus elektita kiel dua forumano. Li partoprenos en la parlamenta sesio kunvokita al Budapeŝto, 20 majo 2024.

[HeKo 826 2-B, 14 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0603 s s